
La konstruaĵo ĉe strato Rossa 2 (nun Rossa 4) devenas de la 17-a jarcento. Ĝis la jaro 1945 ĝi apartenis al la Kongregacio de la Fratinoj de la Vizito de la Plej Sankta Maria, populare nomataj vizitantinoj. Ĉirkaŭita de klostra fruktoĝardeno, la domo servis kiel „gastejo”.
Tie, de septembro 1932 ĝis novembro 1934, loĝis la beata pastro Michał Sopoćko. Lia loĝejo troviĝis sur la unua etaĝo, kie lia najbaro estis la pastro kapelano Józef Poniatowski, notario en la Kurio. Sur la teretaĝo loĝis Eugeniusz Kazimirowski, pentristo. Ĝuste lin la beata pastro Michał Sopoćko petis pentri la bildon de la Dia Mizerikordo kun la subskribo „Jesuo, mi fidas al Vi”. La verko estis kreita laŭ la vizio de la sankta fratino Faustina Kowalska.
Kun la konsento de sia patrina superulino, la sankta fratino Faustina, akompane de alia fratino, kelkfoje semajne vizitis la pastron Sopoćko kaj la pentriston. La bildo estis pentrata elmemore, surbaze de la vizioj. La pastro Sopoćko mem pozis kiel modelo, por faciligi la taskon al la artisto. Kreita plene laŭ la indikoj de la sankta fratino Faustina, la verko estis finita en julio 1934, post ses monatoj da laboro. Ĝi restis ĉe la beata pastro Michał, kiu pagis ĉiujn elspezojn por la pentrado de la bildo.
En novembro 1934 la beata pastro Sopoćko transloĝiĝis al la domo ĉe la preĝejo de Sankta Mikaelo, kiu apartenis al la Bernardinaj fratinoj.
Nuntempe la ĉambro, kie estis pentrita la bildo, fariĝis kapelo. En la domo konserviĝis la origina ŝtuparo, kiun certe uzis la sankta fratino Faustina, la beata pastro Sopoćko kaj Eugeniusz Kazimirowski.
Sur la muro super la ŝtuparo pendas kruco. Ĝin por la garnizona preĝejo de Sankta Ignaco mendis la pastro Sopoćko. Li, kiel milita kapelano, gvidis la rekonstruon de la preĝejo en la jaroj 1926–1929. Tie la kruco pendis ĝis 1945, kiam la sovetaj instancoj fermis la preĝejon.
Samtempe la monaĥejo de la vizitantinoj spertis similan sorton kiel aliaj religiaj konstruaĵoj en Vilno – la komunisma reĝimo transformis ĝin en malliberejon. En ĝi troviĝis la mallibereja administracio. Danke al tio la domo en bona stato konserviĝis ĝis niaj tagoj.
Hodiaŭ la domo apartenas al la Kongregacio de la Fratinoj de Jesuo Mizerikorda.